Efektive, konata rezulto de entjerteorio asertas ke la probablo ke du entjeroj hazarde elektitaj estas primoj inter si estas 6∕π2 ≈ 0,6079. Por provi konstati tiun rezulton, jen tio kion ni faros:
por test # Komencu la variablon nombrilo je 0 provizu "nombrilo 0 ripetu 1000 [se (pgkd hazardon 1000000 hazardon 1000000) = 1 [provizu "nombrilo :nombrilo + 1]] skribu [frekvenco:] skribu :nombrilo / 1000 fino |
Rimarko: Kiel antaŭe, oni devas meti la parentezojn ĉirkaŭ pgkd hazardon 1000000 hazardon 1000000; se ne, l’ interpretilo provos evalui 1000000 = 1. Por ne skribi parentezojn, skribu tiel: se 1 = pgkd hazardon 1000000 hazardon 1000000.
Rulu la programon test.
test 0.609 test 0.626 test 0.597 |
Oni akiras valorojn proksimaj de la teoria valoro 0.6097. Rimarkindas ja ke tiu frekvenco estas valoro proksima al .
Se mi indikas per f la trovitan frekvencon, oni do havas: f ≈.
Do π2 ≈ kaj do π ≈.
Mi aldonu tiun proksimumigon en mia programo; mi transformu la finon de la proceduro test:
por test # Komencu la variablon nombrilo je 0 provizu "nombrilo 0 ripetu 1000 [se 1 = pgkd hazardon 1000000 hazardon 1000000 [provizu "nombrilo :nombrilo + 1]] # Kalkulu la frekvencon provizu "f :nombrilo/1000 # Skribu la valoron proksimuman al pi skribu frazon [proksimumigo de pi:] radikon (6/:f) fino test proksimumigo de pi: 3.164916190172819 test proksimumigo de pi: 3.1675613357997525 test proksimumigo de pi: 3.1008683647302115 |
Nu, mi modifu mian programon tiel ke kiam mi rulos ĝin, mi indiku la nombron de provoj deziratan. Mi intencas provi per 10000 provoj; jen tio kion mi akiras en miaj tri unuaj ruladoj:
por test :provoj # Komencu la variablon nombrilo je 0 provizu "nombrilo 0 ripetu :provoj [se 1 = pgkd hazardon 1000000 hazardon 1000000 [provizu "nombrilo :nombrilo + 1]] # Kalkulu la frekvencon provizu "f :nombrilo/:provoj # Skribu la valoron proksimuman al pi skribu frazon [proksimumigo de pi:] radiko (6/:f) fino test 10000 proksimumigo de pi: 3.1300987144363774 test 10000 proksimumigo de pi: 3.1517891481565017 test 10000 proksimumigo de pi: 3.1416626832299914 |
Ne malbone, ĉu?