A.1 Movi la testudon, administri la krajonon kaj la kolorojn

A.1.1 Movi

Primitivoj por movi la testudon.

antaŭen, an, antauen, antawen, antauxen n



Movas la testudon antaŭen je n paŝoj laŭ la nuna direkto.

malantaŭen, man, malantauen, malantawen, malantauxen n



Movas la testudon malantaŭen je n paŝoj laŭ la nuna direkto.

dekstren, dn n



Turnas la testudon je n gradoj dekstren rilate al la nuna direkto.

maldekstren, mdn n



Turnas la testudon je n gradoj maldekstren rilate al la nuna direkto.

rondon_desegnu, rond R



Desegnas cirklon kun radiuso R ĉirkaŭ la testudo.

arkon_desegnu, ark R angulo1 angulo2



Grafiki cirklan arkon kun radiuso R ĉirkaŭ la testudo, de la angulo 1 ĝis la angulo 2. (Angulo 0 estas alsupre kaj kreskas horloĝe.)

originen, o



Remetas la testudon en ĝian komencan situon, tio estas, en la punkton kun koordinatoj [0 0] kaj rigardanta supren.

situon_provizu, sitp listo



Movas la testudon en punkton kun koordinatoj indikitaj de la listo de du nombroj (absciso kaj ordinato).

x_provizu, xp x



Movas horizontale la testudon ĝis la punkto kun absciso x.

y_provizu, yp y



Movas vertikale la testudon ĝis la punkto kun ordinato x.

xy_provizu,xyp x y



Same kiel sitp[x y]

direkton_provizu, dirp n



Direktas la testudon al la angulo indikita. 0 signifas vertikale alsupre; turni kiel indikiloj de horloĝo.

etikedu, etik vortolisto



Desegnas la vorton aŭ la liston indikitan, tie kie troviĝas la testudo kaj laŭ ĝia inklino. Ekzemple: etikedu [Saluton al vi] skribos la frazon «Saluton al vi» tie kie estas lokita la testudo kaj respektante la direkton de ĝi.

punkton_montru, punkt listo



Ŝaltas la punkton difinitan de la koordinatoj de la listo (je la koloro de krajon’).

A.1.2 Atributoj de la testudo

La primitivoj prezentotaj ĉi tie ebligas modifi l’ atributojn de la testudo. Por ekzemplo, ĉu necesas ke la testudo estu videbla sur l’ ekrano? Je kiu koloro ĝi skribu kiam ĝi moviĝos?

testudon_montru, tdm



Videbligu la testudon sur l’ ekrano.

testudon_kaŝu, tdk



Malvidebligu la testudon sur l’ ekrano.

ekranon_viŝu, ev



Forviŝu la desegnejon kaj remetu la testudon en ĝian komencan situon.

purigu, pur



Forviŝu la desegnejon sed lasu la testudon sur la sama loko.

pradifine, pradif



Forviŝu la desegnareon kaj valorigu laŭ la apriorajn valorojn kelkajn parametrojn:

mallevu, ml



La testudo skribu kiam ĝi moviĝas.

levu, l



La testudo ne skribu plu kiam ĝi moviĝas.

gumskrapu, gum



La testudo forviŝas ĉiun skribaĵon trovitan.

strekon_inversu, si



Mallevu la krajonon kaj metu la testudon en moduson inversi.

desegne, dsg



Mallevu la krajonon kaj metu ĝin en moduson de klasika desegno.

skribkoloron_provizu, skolp entjer-listo [r v b]



Establu la koloron de la krajono. Rigardu p. 162.

fonkoloron_provizu, fkolp entjer-listo [r v b]



Establu la koloron de la ekranfono. Rigardu p. 162.

situon, sit



Redonu la nunan situon de la testudo. Ekz.: sit redonus [10 -100]

direkton, dir



Redonas la direkton de la testudo (rigardu fixecap).

aldirektu, diral listo



La listo enhavu du nombrojn prezentantajn koordinatojn. Ĝi redonas la direkton kiu necesas doni al la testudo por iri ale al la punkto difinita de la koordinatoj de la listo.

distancon, dist listo



La listo enhavu du nombrojn prezentantajn koordinatojn. Ĝi redonas la nombron de paŝoj inter la nuna situ kaj la punkto difinita de la koordinatoj de la listo.

skribkoloron, sk



Redonu la nunan koloron de la krajono. Tiu koloro estas indikita per listo [r v b] kie r estas la konsistaĵo ruĝa, b la blua kaj v la verda.

fonkoloron, fkol



Redonu la nunan koloron de la ekranfono. Tiu koloro estas indikita per listo [r v b].

volve, vlv



Agordu la ekranliman moduson, tiel ke se la testudo eliras el la desegnejo, ĝi reaperas sur la mala flanko!

fenestre, fen



Agordu la ekranliman moduson, tiel ke la testudo estas libera por eliri en la desegnejo. Kompreneble, ĝi ne skribas ekster la desegnejo.

ferme, f



Agordu la ekranliman moduson, tiel ke la testudo restu en la desegnejo. Se ĝi devus eliri, erarmesaĝo avertos kaj donos la maksimuman paŝnombron antaŭ ol eliri.

perspektive



Agordu la desegnejon, tiel ke la testudo povu direktiĝi en la spaco. (Rigardu la sekcion A.2 dediĉita al tiu moduso.) Por eliri el tiu moduso, uzu la primitivon fenestre, volveferme.

koloron, kol listo



Redonu la koloron de la pikselo (rastrumero) kun koordinatoj de la listo. Tiu koloro prezentiĝas kiel listo [r v b].

skribdikon_provizu, sdikp nombro



Establu la dikecon de la krajonpinto laŭ pikseloj. Apriore ĝi valoras 1.

skribdikon, sdik



Redonu la dikecon de la krajonpinto laŭ pikseloj.

sformp, skribformon_provizu 0-1



Establu la formon de la krajonpinto.

sform, skribformon



Redonu la formon de la krajonpinto. 0→kvadrata. 1→ronda.

dsgcp, desegnecon_provizu 0-1-2



Establu desegnan kvaliton.

dsgc, desegnecon



Redonas la kvaliton de desegnado.

dsgamplp, desegnamplekson_provizu listo



Establu l’ amplekson de la desegnejo.

dsgampl, desegnamplekson



Redonu la amplekson de la desegnejo.

formon_provizu, formp entjero



Vi povas elekti l’ aspekton de la testudo uzata, ĉu per Elekto - Preferoj - Elektu testudon, ĉu per tiu primitivo. La nombro devas esti entjero inter 0 kaj 6 (0 indikas la trilateran formon).

formon, form



Redonas numeron kiu reprezentas la nunan bildon de la testudo.

tiparon_provizu, tipp entjero



Kiam oni skribas tekston sur l’ ekrano per la primitivo etikedu, eblas modifi la amplekson de la tiparo uzata, per tiu primitivo. Apriore, l’ amplekso estas 12.

tiparon, tip



Redonas la amplekson de la tiparo nun uzata kiam oni skribas per la primitivo etiquette.

tiparnomon_provizu, tipnp entjero



Establu la tiparon uzata por skribi sur l’ ekrano per la primitivo etikedu. La numero indikanta la tiparon uzotan estas trovebla en Menuo - Elektoj - Preferoj - Langeto Tiparo.

tiparnomon, tipn



Redonu liston konsistanta el du eroj. La unua estal la numero de la tiparo uzata por skribi per la primitivo etikedu. La dua estas listo enhavanta la nomon de tiu sama tiparo.

ekranon_disigu nombro



Establu la proporcio inter la grafikejo kaj la historiejo. La nombro estu inter 0 kaj 1. Kiam ĝi valoras 1 la desegnejo okupas ĉiom; kiam 0, la historiejo okupas ĉiom.

ekranon_disigon



Redonas la proporcion nunan inter la desegnejo kaj la historiejo.

dratretu a b



a kaj b estas entjeroj. Ĝi desegnas dratreton kies ĉiu ĉelo grandas a mul b.

neplu_dratretu



Forigas la dratreton.

dratretkoloron_provizu koloro



Ebligas elekti la koloron de la dratreto. Ekzemple: dratretkoloron_provizu ruĝan

dratreta_koloron



Redonas la nunan koloron de la dratreto.

dratreta?



Testu ĉu la dratreto desegnitas, kaj redonu veramalvera laŭ la okazo.

aksigu n



Grafiku la du aksojn. La indikiloj estas disigitaj de n testudpaŝoj.

x_aksigu n



Grafiku la horizontalan akson. L’ indikilojn disigas n testudpaŝoj.

y_aksigu n



Grafiku l’ vetikalan akson. L’ indikilojn disigas n testudpaŝoj.

aksojn_viŝu



Forigu la aksojn.

akskoloron_provizu koloro



Establu la koloron de la aksoj. Ekzemple: akskoloron_provizu [120 5 100]

akskoloron



Redonas la nunan koloron de la aksoj.

x_aksa?



Testu ĉu la horizontala akso estas grafikita. Redonu veramalvera laŭ l’ okazo.

y_aksa?



Testu ĉu la vertikala akso estas grafikita. Redonu veramalvera laŭ l’ okazo.

zomu n



Zomu al la desegnejo. La argumento n reprezentas la skalon rilate al l’ amplekso de la bildo establita en la preferejo.

fenestramplekson, fenampl



Redonu liston formita de la koordinatoj de la angulo supra maldekstra de la desegnejo kaj de la angulo malsupra dekstra.

avertu, avrt listo



Skribu informa mesaĝon en dialogfenestron; programrulado haltas ĝis jesa musklako.

etikedlongon, etikl vortolisto



Redonu la longon necesan por skribi la vorton aŭ la liston sur la desegnareon uzante la elektitan tiparon. Tiun longon oni esprimu per testudpaŝoj.

A.1.3 Iom pri l’ koloroj

En XLogo la kolorojn oni difinas per tri nombroj inter 0 kaj 255. Tiu koda sistemo nomiĝas «RVB» (ruĝa, verda, blua). Ĉiu nombro respondas al la respektiva intenseco de la ruĝo, la verdo kaj la bluo por la konsiderata koloro. Ĉar tio ne estas tre intuicia, XLogo proponas ankaŭ 16 antaŭdifinitaj koloroj uzeblaj ĉu per numero, ĉu per primitivo.

Numero Primitivoj [R V B] Koloro
0 nigra [0 0 0]
pict
1 ruĝan [255 0 0]
pict
2 verdan [0 255 0]
pict
3 flavan [255 255 0]
pict
4 bluan [0 0 255]
pict
5 violruĝan [255 0 255]
pict
6 verdbluan [0 255 255]
pict
7 blankan [255 255 255]
pict
8 grizan [128 128 128]
pict
9 hele_grizan [192 192 192]
pict
10 malhele_ruĝan [128 0 0]
pict
11 malhele_verdan [0 128 0]
pict
12 malhele_bluan [0 0 128]
pict
13 oranĝkoloran [255 128 0]
pict
14 rozan [255 175 175]
pict
15 violan [128 0 255]
pict
16 maronan [153 102 0]
pict
 # Jenaj tri komandoj efikas same
 skolp oranĝkoloran
 skolp 13
 skolp [255 200 0]

A.1.4 La moduson movado (animado)

Ekzistas tri primitivoj: movado, neplu_movigu kaj novigu; kiuj ebligas ruli komandojn sen ke la testudo montru la rezultojn.

movado



Ŝaltu moduson movado. La testudo ne plu desegnu sur l’ ekrano, sed nur en memoro. Por ĝisdatigi la desegnon sur l’ ekrano, uzu la primitivon rafraichis. Tre utila por krei animadon aŭ por desegni pli rapide.

neplu_movigu



Tio haltigas la moduson movado: oni revenas en moduson klasikan, do oni tuj vidas la movojn de la testudo sur l’ ekrano.

novigu



En moduso movado, novigu l’ ekranon: la bildo sur la desegnejo estu ĝisdatigita.

Por indiki la moduson movado, ikono prezentanta fotilon aperas en la historiejo. Se vi klakos la fotilon, l’ animado haltos; do tio egalas uzi la primitivon neplu_movigu.

pict

A.1.5 Skribi tekston en la historiejo

Tiu tabelo grupas la primitivojn rilatajn al la historiejo. Ĉiu primitivo rilata al la amplekso kaj la koloro de la tiparo uzata, nur validas por la rezulto de la primitivo skribu.

tv, tekston_viŝu



Purigas la areon enhavantan la historion de la komandoj kaj komentarioj.

s, skribu arg1



Skribu l’ argumenton arg1 en la historiejon.

 skribu "abcd --------> abcd
 s [1 2 3 4] ----> 1 2 3 4
 s 4 ------------> 4

tajpu arg1



Same kiel la primitivo skribu sed ĝi ne saltas linion.

teksttiparon_provizu, ttipp n



Difinu l’ amplekson de la tiparo en la historiejo. Valida nur por la primitivo skribu.

teksttiparon, ttip



Redonas la amplekson de la tiparo uzata de la primitivo skribu.

tekstkoloron_provizu, tkolp koloro



Difinu la koloron de la tiparo en la historiejo. Valida nur por la primitivo skribu. Rigardu p. 162.

tekstkoloron, tkol



Redonas la koloron de la tiparo uzata de la primitivo skribu en la historiejo.

teksttiparnomon_provizu, ttipnp n



Establu la tiparon uzatan por skribi en la historiejo per la primitivo skribu. La numero de la tiparo estas serĉebla en Menuo→Elektu→Preferoj→Langeto Tiparo.

teksttiparnomon, ttipn



Redonas liston konsistanta el du eroj. La unua estas la numero reprezentanta la tiparon uzatan por skribi sur l’ ekrano per la primitivo skribu. La dua estas listo enhavanta la nomon de tiu sama tiparo.

stilon_provizu, stip arg1



Establu la stilon de la tiparo uzata de la primitivo skribu. La stiloj elekteblaj estas simple, dike, kursive, forstreke, indice, eksponente, substreke. Se vi deziros uzi plurajn samtempe, indiku ilin en listo.

Jen kelkaj ekzemploj por formati la tekston per la primitivo skribu:



stilon_provizu [dike substreke] skribu "saluton

bonjour ________

stip "forstreke tajpu [teksto forstrekita] stip "kursive tajpu "\ x stip "eksponente skribu 2

teksto forstrekita x2

sti, stilon



Redonu liston konsistantan el la malsamaj setiloj nun uzataj de la primitivo skribu.