A.9 Plenigi per koloro

Ekzistas du primitivoj ebligantaj kolori formon: La primitivo plenigu kaj la primitivo kovru. Oni pripensu tiujn primitivojn rilataj kun la funkcio “farboskatolo” aŭ “farbositelo” uzata en multaj bildoredaktaj softvoj. Oni plenigas je koloro, oni povas atingi la limojn de la desegnejo. Estas du reguloj observendaj por ĝuste uzi tiujn primitivojn:

  1. La krajono devas esti mallevita (ml).
  2. La testudo ne estu sur pikselo (rastrumero) je la sama koloro je kiu oni volas plenigi la formon (se oni volas kolori je ruĝa, oni ne loku sin mem sur ruĝaĵo...).

Rigardu ekzemplon por klarigi la diferencon inter plenigu kaj kovru:


pict

Figuro A.1Komenca situacio

La pikselo sub la testudo estas nun je blanka koloro. La primitivo plenigu farbos ĉiun najbaran blankan pikselon je la nuna krajona koloro. Se ekzemple oni tajpas: skolp 1 plenigu


pict

Figuro A.2Per primitivo plenigu

Revenu al la unua okazo. Se la krajona koloro estas nigra, la primitivo kovru farbas ĉiun pikselon najbaran ĝis trovi la nunan koloron (ĉi-okaze nigra).


pict

Figuro A.3Per primitivo kovru, tajpante: skolp 0 kovru

Jen bela ekzemplo uzi primitivon plenigu:

 por duonci :c
 # grafiku duoncirklon je diametro :c
 ripetu 180 [an :c * tan 0.5 dn 1]
 an :c * tan 0.5
 dn 90 an :c
 fino
 
 por ĉielarko :c
 se :c<100 [haltu]
 duonci :c td 180 an 20 mdn 90
 ĉielarko :c-40
 fino
 
 por mov
 l dn 90 an 20 mdn 90 ml
 fino
 
 por komenci
 tdk ĉielarko 400 gum mdn 90 an 20 man 120 dsg l dn 90 an 20 ml
 skolp 0 plenigu mov
 skolp 1 plenigu mov
 skolp 2 plenigu mov
 skolp 3 plenigu mov
 skolp 4 plenigu mov
 skolp 5 plenigu mov
 skolp 6 plenigu mov
 fino

pict

Figuro A.4LOGOarko