Ĉapitro 14
Temo: Sistemo de Lindenmayer

Nivelo: Alta

Por ĉi tiu parto, mi indiku kelkajn referaĵojn:

Temos pri la nocio de sistemo de Lindenmayer aŭ L-sistemo inventita en 1968 de la biologo hungaro Aristid Lindenmayer. L-Sistemo estas aro da reguloj kaj simboloj kiuj modelas procezon de kreskado de vivuloj kiel plantoj aŭ ĉeloj. La ĉefa koncepto de la L-sistemoj estas la nocio de reskribado. Reskribado estas teĥniko por konstrui malsimplajn objektojn per anstataŭigi partojn de komenca simpla objekto uzante regulojn de reskribado.

Por fari tion, la ĉeloj estas modelitaj per simboloj. Je ĉiu generacio, la ĉeloj dispartiĝas, tio estas, simbolon anstataŭas unu aŭ pluraj aliaj simboloj formantaj vorton.

 14.1 Formala difino
 14.2 Interpretado de la testudo
  14.2.1 Oftaj simboloj
  14.2.2 Neĝero de Koch
  14.2.3 Kurbo de Koch je ordo 2
  14.2.4 Kurbo de l’ dragono
  14.2.5 Kurbo de Hilbert en 3D